James Edward Smith

James Edward Smith
Persona informo
Sir James Edward Smith
Naskiĝo 2-an de decembro 1759 (1759-12-02)
en Norwich
Morto 17-an de marto 1828 (1828-03-17) (68-jaraĝa)
en Norwich
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
Universitato de Lejdeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Pleasance Smith (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
entomologo
lepidopterologio
briofitologo
filikisto
fungosciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Joseph Black vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro James Edward Smith (2-an de decembro 1759 – 17-an de marto 1828) estis angla botanikisto kaj fondinto de la Linea Societo.

Post la morto de Karolo Lineo, ties biblioteko kaj kolektoj estis lasataj al lia vidvino Sara kaj ties filoj. Joseph Banks, angla botanikisto, volis aĉeti la kolekton, sed la filo de Karolo, kiu ankaŭ nomiĝis Karolo, malakceptis kaj translokigis la kolekton al Upsalo. Tamen, en 1783 Karolo (filo) mortis kaj Sara heredis la kolekton. Ŝi transvivis kaj sian edzon kaj sian filon. Ŝi klopodis vendi ĉion al Banks, sed tiu jam ne plu estis interesata; anstataŭe estis konatulo nome 24-jaraĝa medicina studento, James Edward Smith, kiu aĉetis la tutan kolekton: 14,000 plantojn, 3,198 insektojn,1,564 konkojn, ĉirkaŭ 3,000 leterojn kaj 1,600 librojn. Smith estis fondinto de la Linea Societo de Londono post kvin jaroj.[1]

  1. Blunt (2001), pp. 238–240.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy